Jen la diletantoj, kiuj riĉigas tiujn ĉi paĝojn.
Mi estas elektra inĝeniero, kiu interesiĝas ĉefe pri elektroniko. Alia “ŝatokupo” mia estas programado de komputiloj, tamen en tiu ĉi retpaĝaro mi prezentas precipe elektrajn projektojn.
Kolegoj de universitato kie mi studis elektroteknikon baptis min per tiu krom-nomo, ĉar mi estis entuziasmulo pri elektroniko, kaj mia unua nomo ĝuste similas al “flip”1): FeLIPe.
Mi trovis tion karesema krom-nomo, tial mi tenas ĝin ĝis hodiaŭ.